El Kiam
Priskribo
El Khiam (الخیام) estas arkeologia loko proksime de Wadi Khureitun en la Judea Dezerto en la Okcidenta Jordanlando, ĉe la bordoj de la Morta Maro.
Arkeologiaj trovaĵoj ĉe El Khiam montras preskaŭ kontinuan loĝadon de grupoj de ĉasistoj ekde la Mezolitiko kaj frua Neolitiko. La Khiama periodo (ĉ. 10000-9500 a.K.), nomita laŭ ĉi tiu loko, karakteriziĝas per silikaj sagpintoj nun konataj kiel "El-Khiam pintoj". El Khiam unue estis elfositaj de René Neuville en 1934, de Jean Perrot en 1951 kaj González Echergaray en 1961.
Vikipedio