Dur-Ŝarukin
Priskribo
Dur-Ŝarukin ("Fortikaĵo de Sargon"; Araba: دور شروكين, Siria: ܕܘܪ ܫܪܘ ܘܟܢ), nuntempa Ĥorsabad, estis la Asiria ĉefurbo en la tempo de Sargon la 2-a de Asirio. Ĥorsabad estas vilaĝo en norda Irako, 15 km nordoriente de Mosulo. La granda urbo estis tute konstruita en la jardeko antaŭ 706 a.K. Post la neatendita morto de Sargon en batalo, la ĉefurbo estis translokigita 20 km suden al Ninevo.
Vikipedio