Jotapata
Priskribo
Jotapata (Antikva Greka Ἰωτάπατα Iōtápata, Araba Ḫirbat Ğifāt aŭ Šīfāt, Moderna Hebrea יוֹדְפַת Jodfat) estas arkeologia loko en Israelo. Ĝi situas en la Norda Distrikto. Jotapata estis scenejo de la Juda Milito. Flavio Josefo defendis la fortikaĵon kontraŭ la Romia armeo sub Vespasiano en la somero de 67 p.K. Sed li ne povis malhelpi la kapton de Jotapata, kapitulacis al Vespasiano kaj poste fariĝis la historiisto de la milito.
Ĉirkaŭ kilometron sude de la arkeologia loko troviĝas la moderna urbo Jotapat, fondita en 1960 kaj nomita laŭ la antikva loko.
Vikipedio