Mamertina Prizono
Priskribo
La Mamertina Prizono (itale: Carcere Mamertino), en antikveco la Tullianum, estis prizono (carcer) kun subtera karcero (oubliette) lokita en la Comitium en antikva Romo. Oni diras, ke ĝi estis konstruita en la 7-a jarcento a.K. kaj estis situanta sur la nordorienta deklivo de la Kapitola Monteto, fronte al la Kurio kaj la imperiaj forumoj de Nerva, Vespasiano, kaj Aŭgusto. Inter ĝi kaj la Tabularium (registrodomo) estis ŝtuparo kondukanta al la Arx de la Kapitola konata kiel la Gemoniaj ŝtuparoj.
Kristana signifo
Ne estas konate kiam la prizono ĉesis funkcii definitive, sed la loko estis uzata por kristana kultado ekde mezepokaj tempoj, kaj nuntempe estas okupata de du supermetitaj preĝejoj: S. Giuseppe dei Falegnami (supra) kaj S. Pietro in Carcere (malsupra). La Kruco sur la altaro en la malsupra kapelo estas renversita, ĉar laŭ tradicio Sankta Petro estis krucumita tiel. Jam delonge oni referencas, ke Sankta Petro estis malliberigita en la Tullianum, kaj ke la fonto en la fundo de la foso ekestis mirakle por ebligi al li fari baptojn, sed la Katolika Enciklopedio rimarkigas, ke la fonto ekzistis jam longe antaŭe, kaj ke estas malmultaj unuhandaj raportoj pri la malliberigo de Sankta Petro tie krom esti la sola unuĉela prizono disponebla por VIP-oj konsiderataj minacoj al la ŝtato. La malliberigo de Sankta Paŭlo estas bone dokumentita per lia roma civitaneco kaj dekreto de ekzekuto fare de Nerono.
Vikipedio